Albius Tibullus
KANTO 13

Min de via lito logi jam neniu virino povas,
      dekomence nerompebla estas nia ama feder'.
Nur vi sola al mi plaĉas; krom vi jam por miaj okuloj
      ne ekzistas belulino en la tuta urbo de Rom'.
Ho, se eblus, ke vi sole por mi unu vidiĝus bela,
      kaj malplaĉus al aliaj! Tio estus por mi sekur'.
Mi ne estu enviata, admirado pleba forestu!
      La saĝulo sian ĝojon kaŝe ĝuas en sia sin\
Do mi en arbar' sekreta povus vivi kun vi feliĉe,
      kie sur la voj' ankoraŭ ne paŝadis homa pied'.
Ĉar kvieto inter zorgoj, lumo en la nokto tenebra,
      kompanio en solecaj lokoj por mi vi estas ja.
Nun, se al Tibullo sendus amikinon eĉ la ĉielo,
      vane ŝi sendita estus, vane aperus Venus mem.
Tion ĉi mi ĵuras al vi je la sankta nomo de Juno,
      kiu antaŭ ĉiuj estas por mi la plej granda diin'.

Kion faras mi, freneza? Ve, mi la garantiojn perdis,
      ve, mi stulte ĵuris; estas malkaŝita nun mia tim'.
Nun vi iĝis forta, nun vi eĉ pli kuraĝe min bruligos,
      tian plagon al mi, povra, portis do mia klaĉa lang'.
Mi jam faros, kion ajn vi volas; via sklavo mi restos,
      kaj neniam mi eskapos el sub reg' de la sinjorin'.
Sed ĉenite mi sidiĝos al la sankta altaro de Venus,
      ŝi la maljustulon punas kaj favoras al petegant'.